User Tools

Site Tools


priskribo_esperanto

Priskribo

Enkonduko

Nune oni opinias, ke ne eblas pridemandi ĉiujn gecivitanojn pri ĉiu demando, kiu leviĝas. Konsekvence, por funkciigi demokration, la civitanoj elektas « elektitojn ». Tiuj elektitoj havas mandaton por :

  • reprezenti ilin (ĉe eksteraj instancoj, ekzemple ĉe la UN por iu prezidento)
  • decidi anstataŭ ili (interne, ekzemple la nivelo de la lokaj impostoj pour iu urbestro)

La reprezenta demokratio estas nekontestebla progreso kompare al la antaŭaj situacioj. Ne estas ekzistanta sistemo, en kiu la gecivitanoj havas tioman eblecon je esprimiĝi kaj influi pri la elektoj de la socio. Tamen, la reprezenta demokratio enhavas grandan nombron da problemoj. Inter ili, iuj estas kaŭzitaj de ties strukturo mem :

  • Seninteresiĝo pri la voĉdono (pro la prava sento, kiun la havas la gecivitanoj, ke ili ne influas pri la decidoj, kiuj ilin koncernas)
  • Korporaciismo/klientarismo (stimulitaj de la strategio de la procezo pri potenc-atingado)
  • Koruptado (pro kontrol-manko pri la plej altaj niveloj de la piramido)

Nia projekto

Titolita « Demokratia Eksperimento », nia projekto celas starigi la ilojn ebligantajn funkciigi grandskale formon de rekta demokratio. Fakte, ni starigas la hipotezon, ke la kondiĉoj estas eble finfine kunigitaj por ebligi la konsultadon de la gecivitanoj pri ĉiuj temoj, kiuj koncernas ilin. Demokratia Eksperimento estas bazita laŭ tri grandaj principoj :

  • Ebligi la esprimadon de ĉiuj gecivitanoj, dank’al interretaj iloj ebligantaj por ĉiu submeti voĉdonon, proponi respondojn, kaj voĉdoni
  • Transformi tiun esprimadon al decidado, dank’al voĉdona metodo ebliganta « riveli » plej bone la principon de iu grupo
  • Apliki tiun decidadon

Konkretaj elementoj

Arkitekturo

La projekto de Demokratia Eksperimento estas bazita sur iu kliento-servila arkitekturo ĉe Interreto. La “kliento” estas programo, kiun posedas ĉiu el la membroj de Demokratia Eksperimento en propra komputilo, kaj kiu ebligas submeti demandon (sub formo de voĉdono), proponi respondojn, kaj voĉdoni. La « servilo » estas programo en komputilo, kiu centralizas la voĉdonojn, voĉnombras, kaj konservas la rezultojn en la datumbazo.

Tipo de voĉdonado

La tipo de voĉdonado uzita estas la metodo de Condorcet, inventita de tiu matematikista filozofo de la 18-a jarcento. En tiu voĉdonad-tipo, la gevoĉdonantoj ordigas la kandidatajn respondojn laŭ prefer-ordo. Iu simpla matematika metodo por la voĉnombrado ebligas indiki la gajnintan respondon.

Ekzemplo

Submetado de voĉdono

Ĉiu persono partoprenanta al Demokratia Eksperimento povas proponi demandon dank’al sia klienta programo. La demando ekzemple povas esti :

:q1eo.png

La demando estas sendita al la servilo, kiu transsendas ĝin al ĉiuj gecivitanoj de Demokratia Eksperimento.

Submetado de kandidataj respondoj

Ĉiu persono povas aldoni proponon de respondo pri tiu demando. Tiel, laŭ la sekva skemo, sep respondoj estis progresive aldonitaj :

:q2eo.png

Kiam voĉdoni

Ĉiu persono aliĝinta al Demokratia Eksperimento povas voĉdoni. Plie, ĉar la voĉdonado estas konstante malfermata, se iu persono ŝanĝas pri sia opinio, ŝli povas ŝanĝi sian voĉdonon (la nova voĉdono tiam anstataŭas la malnovan).

Kiel voĉdoni

La voĉdonado de Condorcet supozas, ke ĉiu voĉdonanto vicigas la kandidatajn respondojn, laŭ ordo de prefero. Tiel, pri la demando antaŭe farita, ni supozu kvar voĉdonintojn, kun la jenaj voĉdonoj :

:q3eo.png

Voĉnombrado de Condorcet

Temas pri matematika metodo, kiu estas simple klarigebla, sed kiu estas tro longa por klarigi ĉi-tie (por pli da detaloj pri la funkciado de la voĉdonado Condorcet, vidu tiun [TTT-ejon→ http://eo.wikipedia.org/wiki/Condorcet-balotado). La ĉefa aspekto de la voĉdonado Condorcet estas, ke la voĉnombrado certigas, ke la gajninta respondo estas tiu, kiu gajnus duele kontraŭ ĉiu alia respondo. Tiel, en nia ekzemplo, la respondo « Plialtigi la socian imposton je 1 procento » gajnas. Ekzemple, ni komparu tion, kio okazas en la duelo « Plialtigi la socian imposton je 1 procento » kontraŭ « kotizi dum 42 jaroj ». Ni vidas en la vicigoj de la kvar civitanoj, ke la voĉdono « Plialtigi la socian imposton je 1 procento » venas 3-foje antaŭ « kotizi dum 42 jaroj » kaj unufoje malantaŭ. Konsekvence, « Plialtigi la socian imposton je 1 procento » venkas duele kontraŭ « kotizi dum 42 jaroj ». Oni povas facile kontroli (tio prenas iom da tempo, sed per komputilo, estas tuje !), ke la respondo « Plialtigi la socian imposton je 1 procento » gajnas en ĉiuj dueloj kontraŭ unu el la aliaj eblaj respondoj. Oni povas ankaŭ kontroli (daŭre helpe de la komputilo), ke estas la nura respondo en tiu situacio (ĉiuj aliaj respondoj havas almenaŭ unu malgajnan duelon). Konsekvence, la respondo « Plialtigi la socian imposton je 1 procento » estas la gajninto de la voĉdonado de Condorcet :

:q4eo.png

La Condorcet-metodo havas ĉefe du avantaĝojn. Unue, ĝi faras bonan « foton » de la plej interkonsenta principo inter la gevoĉdonintoj. Ni prenu ekzemplon. Dum la franca prezidenta balotado de 2002, la kandidato Le Pen alvenis « due ». Nu, oni povus veti, ke en iu balotado Condorcet, proksimume 20% el la voĉdonontaj metos Le Pen-on unu-range en sia vico, kaj 80% metos lin last-range. Konsekvence, la « averaĝa rango » de Le Pen troviĝos fine de vico, ĉirkaŭ la kvara kvinono. Tio estas reprezentiva de la reala deziro de franca voĉdonantaro, enkalkulante kaj tion, kion la gevoĉdonantoj volas, kaj tion, kion ili ne volas. Due, la Condorcet-metodo ebligas eviti ĉian problemon de dismeto de voĉdonoj. Fakte, se pluraj kandidataj respondoj estas proksimaj (kiel « kotizi dum 41 jaroj » et « kotizi dum 42 jaroj »), ĉiu voĉdononto emos apudigi ilin en sia vico. Ni denove prenu la ekzemplon de la prezidenta balotado de 2002. Evidentas, ke la dismeto de la maldekstraj voĉdonoj estis unu elemento de la ne-ĉeesto de la kandidato Jospin ĉe la dua balot-vico. Per la Condorcet-voĉdono, la maldekstraj gevoĉdonantoj estus verŝajne metintaj vic-kape grupon, kiu inkludus Jospin-on, Mamère-on, Taŭbira-n, Besancenot-on… Do ne okazus « perdoj » por la kandidato Jospin pro la ĉeesto en la balotado de la kandidato Besancenot, ekzemple.

Principo-deklaro

La gajninta respondo de la voĉdonado iĝas la oficiala principo laŭ Demokratia Eksperimento pri la demando :

:q5eo.png

Tiu principo eniras la Bazon de la Principoj (malsupre en ĉi-suba skemo), kiu estas la daten-bazo enhavanta la rezultojn de ĉiuj voĉdonoj je iu difinita momento :

:q6eo.png

La bazo de la principoj estas strukturita laŭ temoj, kio faciligas ĝian konsultadon. Tiel, facilas koni la principon de Demokratia Eksperimento pri difinita temo. Tiu bazo ankaŭ konsulteblas de ĉiuj, ĉu membro de Demokratia Eksperimento aŭ ne.

Rezulto de la unua etapo

Kiam la procezo « eldono de voĉdonado - aldono de respondoj - voĉnombrado - integrado al la bazo » reokazas multfoje, la daten-bazo de la principoj de Demokratia Eksperimento ampleksiĝas kaj evoluas.

Ĉu Demokratia Eksperimento kaj ties daten-bazo estas speco de giganta opini-sondado ? Ne, ĉar :

  • ĉi-tie la gesondatoj mem starigas la demandojn kaj proponas la respondojn
  • la procezo estas evolua, kaj la « gajninta » principo povas ŝanĝi laŭ la tempo
  • la ĉefaĵo estas la dua etapo.

Dua etapo

Kiam la bazo de la principoj atingos iun amplekson, nia projekto estas sendi « gereprezentantojn-gekandidatojn » al balotadoj (urbaj, departementaj, regionaj, naciaj…).

Tiuj gekandidatoj estos kompreneble elektitaj per voĉdonado en Demokratia Eksperimento. Se ili estas elektitaj, ili havos kiel nura mandato :

  • apliki la principojn de la daten-bazo dum la praktiko de iliaj responsoj de elektitoj
  • starigi la demandojn okazintajn dum la praktiko de ilia mandato al Demokratia Eksperimento

Tiuj gereprezentontoj-gekandidatoj ne faros balotadan kampanjon je la kutima senco, tio estas, ke ili ne iros alparoli la popolamason dirante « mi pravas, mi scias tion, kio estas bona por vi, voĉdonu por mi kaj ĉio solviĝos ». Ili nur klarigos la principon de Demokratia Eksperimento kaj indikos la ret-adreson de ties TTT-ejo.

Ekde tiam...

Kiu scias ? Ni revu iomete. Oni povas imagi fazon da kreskado dum kiu iu nekonvencia partio , « Demokratia Eksperimento » ricevas iun nombron da geelektitoj, simplaj « gerealigantoj » de la principoj esprimitaj en la daten-bazo. Ili estas la « voĉo » de la membroj de Demokratia Eksperimento, je la strikta senco. Poste povas stariĝi majoritata fazo en kiu la sistemo (urbo, regiono, lando) estas reale regata de Demokratia Eksperimento, pere de la gereprezentantoj. La sistemo (leĝa, ekzekutiva, juĝa) tiam evoluas progresive integrante Demokratian Eksperimentadon en la instituciojn. Rilate la finan fazon, ja ruza estus tiu, kiu hodiaŭ povus skizi ĝin…

Oni notu ĉi-tie, ke la sub-titolo de Demokratia Eksperimento, « projekto de nereprezenta demokratio » estas fakte kontraŭsenco : temas male pri super-reprezenta demokratio ĉar la gereprezentantoj ekskluzive referencas al la ilo de rekta konsultado de la civitanoj.

Pratkikaj aspektoj

En tiu ĉapitro, ni detale ekzamenos iun nombron da karakterizaĵoj de Demokratia Eksperimento : Demokratia debato, la transdono de voĉdono, la sekureco, la universaleco, la ekzistantaj sistemoj, la ĉefaj riproĉoj.

La debato

Demokratia Eksperimento ne anstataŭas Demokratian debaton, nek la serĉadon de informoj. Speciale, ĝi ne celas provizi ilojn por konstrui sian opinion antaŭ ol voĉdoni. La partoprenantoj, kiuj esprimas sian principon per voĉdono, devas informiĝi per si mem kaj konstrui sian opinion, kiel en la nuna demokratia sistemo. Ni antaŭvidas nur ebligi al iu membro, kiu starigas unu demandon, kaj al tiuj, kiuj proponas respondojn, aldoni ligilon al diskut-forumoj, TTT-ejoj de argumentaro pri iu respondo, teknikaj dokumentoj.

La delego de voĉdon-rajto

Se Demokratia Eksperimento ampleksiĝas, la nombro da demandoj, pri kiuj ĉiu partoprenanto estos invitita je voĉdono, riskas iĝi tro granda por esti administrebla. Estas do antaŭvidite iu mekanismo de delego. Ĉiu membro povas elekti transdoni sian voĉdon-rajton al alia membro, pri iu demando aŭ iu difinita temo en la bazo de principoj. La « transdoninto » havas la eblecon vidi la voĉdonon, kiun la « delegito » faras je ŝlia nomo, kaj ŝli havas je ĉiu momento la eblecon « repreni la voĉon », kaj nuligi la delegon por mem voĉdoni. Tiel, ekzemple, mi povas delegi pri ĉiuj demandoj, kiuj koncernas morto-punon (kiun mi kontraŭas), al mia amiko Corentin, granda defendeganto de homaj rajtoj, li mem kontraŭanta morto-punon. Se iam mi ekrimarkas, ke Demokratia Eksperimento elektas favoran principon pri morto-puno, sen ia dubo mi iros vidi tion, kion Corentin voĉdonis je mia nomo, kaj se eventuale li estus kontribuinta al tiu rezulto, mi povos ĉesigi mian delegon al li

La sekureco

Multaj elementoj de Demokratia Eksperimento fidendas kaj altgrade sekurendas. Speciale, nepras sekurigi :

  • la validecon de la aliĝo de iu persono al Demokratia Eksperimento
  • la aŭtentikecon dum la konekto
  • la ununurecon de la voĉdono
  • la sekretecon de la voĉdono

Ĝenerale, necesas certigi la absolutan konfidencecon de la interago de ĉiu membro kun Demokratia Eksperimento. Ne eblas detali ĉi-tie la tutaĵon de la procezoj uzotaj, ni nur diru, ke :

  • la celo estas certigi almenaŭ la saman sekurecon, kiel en la nuna procezo de voĉdono (sciante, ke fideblaj teknikoj jam nun ekzistas por sekurigi la ĉifradon de la datenoj transitantaj en la reto)
  • la programoj de Demokratia Eksperimento estos liberaj programoj (vidu la filozofion de la libera programo), kies font-kodo estos publika (tiel ĉiu povos vidi tre precize, kiel funkcias la programoj kaj do konstati, ke la sekureco kaj la anonimeco estas certigitaj)

La universaleco

La disetendiĝo de Demokratia Eksperimento estas universala. Tio signifas nur, ke ĉiuj gealiĝintoj povas voĉdoni pri ĉiaj temoj. Tiu universaleco supozigas starigi iun multlingvismon (la klientaj programoj, kiujn uzas Demokratia Eksperimento, devas funkcii en diversaj lingvoj). Tiu tipo de teknologio ekzistas jam en la mondo de la libera programo (ekz : traktado de enhavo far Apache kaj datenoj de lokalizo).

La jam ekzistantaĵoj

La nombro da strukturoj funkciantaj en rekta demokratio, sub iu formo aŭ alia, estas tro granda por povi ĉi-tie mencii ilin ĉiujn. Koncerne la voĉdonadon Condorcet, ĝi estas uzita ĉe iuj instancoj, ekzemple la entrepreno Easter Eggs, kiu uzas liberan programon nomata Glasnost por la elekto de kolektiva decido en entrepreno. Alia ekzemplo, la elektado de la projektestro de la libera programo Debian GNU/Linux okazas per la Condorcet-metodo.

Ĉefaj riproĉoj

Oni povas riproĉi al Demokratia Eksperimento ties elitismo , pro la neceso havi aliron al Interreto. Tiu problemo estas reala, kaj ni tute konscias ĝin. Estas evidente, ke iu projekto, kiu celas kreskigi la aliron de la gecivitanoj al la decid-povo, povas nur esti tute konscia pri la ne-aliro de la homoj al Interreto, ses ankaŭ al elektro, al trinkebla akvo, al sekureco… Tamen, tio ne malpermesas startigi Demokratian Eksperimenton, kiu volas esti pionira demarŝo. Se la principo ĝeneraliĝas, kial ne projekti publikajn budojn, kiuj ebligus aliri la Demokratian Eksperimenton, aŭ specialajn terminalojn (kiel la francaj miniteloj) senpage provizigitaj por ĉiu hejmo ?

Kio okazas se la plimulto malpravas ? Unu respondo estas : Oni estas demokrata aŭ oni ne estas. Alia maniero por vidi tiun problemon estas konsideri, ke se la plimulto malpravas kaj elektas malbonan decidon, ĝi spertos ties konsekvencojn kaj ŝanĝos sian opinion. Tiu mekanismo per rekta reguligado devos do anstataŭi la nunan mekanismon de reguligado, en kiu la geelektitoj de la popolo agas « bone » ĉar ili deziras esti reelektitaj. Kompreneble la realeco estas plejofte pli malsimpla, kaj eble antaŭvideblas situacioj, kie la plimultaj membroj de Demokratia Eksperimento, kiuj okazigas la malbonan decidon, ne estas tiuj, kiuj spertas ties konsekvencojn. Ni tie priparolas pri iu centra ideo de Demokratia Eksperimento : nia projekto postulas konsideri la averaĝan homon kiel « plenkreskulo », kapabla, almenaŭ foje, elekti taŭgajn decidojn, kaj ĉe kiu la senco de la komuna bono estas almenaŭ iom valora. Tiu hipotezo kompreneble estas kontestebla, sed ne starigi ĝin kondukus al forlasi la ideon mem de rekta demokratio, kaj aprobi definitive la sistemon de « elitoj ». La elito-sistemo starigas la hipotezon, ke estas pli bone por la socio esti estrata de iu malplimulto da personoj, provizitaj de la necesaj kapablecoj por elekti la bonajn decidojn, en la senco de la komuna bono. Se Demokratia Eksperimento gvidos al malsukceso, tio kondukos al pravigo de la ideo, ke la sistemo de elitoj estas la plej bona.

Alia problemo foje aludita estas tiu de la reagiveco. Kio okazas se ekestas iu elekto rapide decidenda ? Ĉu ne estas tro malrapide atendi, ke la gepartoprenantoj de Demokratia Eksperimento decidos ? Pri tio oni povas respondi, ke se la demando urĝas, la esprimo de principo povas esti tre rapida. Aliflanke Demokratia Eksperimento povas decidi starigi reagajn procezojn (grupoj da personoj) por elekti la decidojn, kiuj teknike ne povas dependi de Demokratia konsultado. Alidirite, Demokratia Eksperimento mem difinas sian ag-radiuson kaj la disetendiĝon de siaj decidoj.

Ĉu ne povas esti kontraŭdiraj principoj en la daten-bazo ? La respondo estas jes ja kompreneble, kaj eĉ estas dezirinde, ke tia situacio okazu. Fakte, la daten-bazo estas supozata esprimi la principon de iu grupo da personoj, kaj estas nature, ke tia grupo enhavas internajn kontraŭdirojn. Se Demokratia Eksperimento bone « kaptas » la opinion de la grupo, ĝi devas ankaŭ kapti la kontraŭdirojn. Kiel menciite pli supre, la ĉefaĵo estas, ke tia kontraŭdiro en la daten-bazo povas iam esti rebatita de iu membro, kaj ke unu voĉdono estu submetita por ĝin solvi. La plejmulto el la problemoj, kiuj aperas kadre de Demokratia Eksperimento, estas solveblaj per Demokratia Eksperimento.

Fine, riproĉo kutime farata al Demokratia Eksperimento : Sed tiam ĉiuj rajtas doni sian opinion pri ĉio ? Jes, kompreneble !

Je kiu stato ni staras ?

La komenco de nia pripensado pri Demokratia Eksperimento ekis dum la aŭtuno 2002. De tiam la koncepto estis maturigita, grupe diskutita kaj debatita. Ni komencis federi volojn por evoluigadi unuan simplan version de prototipa programaro inkludantan :

  • Unu klientan programon por starigi voĉdonojn, aldoni respondojn, voĉdoni aŭ transdoni
  • Unu servilan programon por administri la voĉdonojn, la transdonojn kaj la daten-bazo de opinioj
  • Unu klientan programon ebliganta konsulti la daten-bazon de la opinioj

Kiam unua simpla versio de tiuj programoj estos disponebla, ĝi estos testita kun grupo da volontuloj. La unua celo de tiu fazo estas validigi la kompletan koncepton de Demokratia Eksperimento (kontroli, ĉu « funkcias »), kaj je tiu etapo povos esti preferinde provi ĝin kadre de etaj strukturoj (asocioj…). La dua celo de tiu fazo estas evoluigi la programojn al iu firma versio, enhavanta sufiĉe da garantio koncerne fideblecon kaj sekurecon por povi startigi la duan fazon. Ĝi konsistos en starigi Demokratian Eksperimenton publika kaj poste prezenti gereprezentantojn-gekandidatojn por balotoj, ekde eblos.

Konkludo

La celo de Demokratia Eksperimento estas starigi la ilojn ebligantajn faciligi la esprimadon de ĉiuj gecivitanoj, transformi tiun esprimadon al decido, kaj apliki tiun decidon.

Demokratia Eksperimento estas eksperimento . Ni deziras kontroli la koncepton de demokratio aplikante la principon : « la suvereneco venas de la popolo ». Povas okazi, ke tio ne funkcios kaj ke la konkludo estos « preferindas, ke la socio estu regata de elito ». Ni ne havas antaŭjuĝon pri tiu demando, unu el la celoj de la eksperimento estante vidi ĝis kiu punkto la gecivitanoj deziras influi pri la decidoj, kiuj ilin koncernas.

priskribo_esperanto.txt · Last modified: 2011/06/01 14:35 (external edit)